LESSON 19.
Suffixes -ig-, -iĝ-.

-ig- means to make or cause someone or something to be or to do that which the word denotes, while -iĝ- means to become so or such oneself. Thus from ruĝa, red, we get ruĝigi, to make (something or someone) red, ruĝiĝi, to become red oneself, to blush; klara, clear, klarigi, to make clear, to explain, klariĝi, to become clear; sidi, to sit, to be sitting, sidigi, to cause someone to sit, sidiĝi, to become seated, to sit down; kun, with, kunigi, to connect, kuniĝi, to become connected with; devi, to have to (must), devigi, to compel; fari, to do or make, fariĝi, to become; for, away, forigi, make (go) away.

Vocabulary.
printempo, spring.
glacio, ice.
vetero, weather.
broso, brush.
relo, rail.
rado, wheel.
ĉapo, bonnet, cap.
arbeto, little tree.
vento, wind.
branĉo, branch.
vizaĝo, face.
kuvo, tub.
kolego, companion, colleague
Hebreo, Hebrew.
Kristano, Christian.
kapo, head.
botelo, bottle.
dev-, have to, must.
kurac-, treat as a doctor.
pren-, take.
pend-, hang.
blov-, blow.
ekbrul-, begin to burn.
rid-, laugh.
romp-, break.
fluida, fluid.
kota, dirty, muddy.
natura, natural.
seka, dry.
tamen, however, nevertheless, yet.

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana.

Li venigis al si el Berlino multajn librojn (multe da libroj).

Li paliĝis de timo, kaj poste li ruĝiĝis de honto. En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem, kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, [Footnote: See Lesson 26, Note iii.] promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro, kaj mortiĝis. Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. Sidigu vin (aŭ, sidiĝu), sinjoro!

Lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon. La tutan nokton ili pasigis maldorme, kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Mi senvestigis la infanon de liaj noktaj vestoj, kaj starigis lin en la kuvon; poste mi sekigis lin. Li amikiĝis kun malbonaj kolegoj. Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La botelo falis kaj rompiĝis. Ŝi fariĝis lia edzino. Iom post iom, ŝi tute trankviliĝis.


NOTES.

1.—In pluvas, it rains; tondras, it thunders; estas bela tago, it is a fine day; estas bele, it is fine; estas vere, ke…, it is true that…, etc., “it” is left out, because it does not stand for any “thing.” The adverbs bele, vere, are used because no “thing” is mentioned.

2.—Ni havas freŝajn lakton kaj panon means Ni havas freŝan lakton kaj freŝan panon, We have new milk and new bread. Ni havas freŝan lakton kaj panon means We have bread and new milk.

3.—La angla, franca kaj germana lingvoj estas malfacilaj, The English, French and German languages are difficult. Angla, franca, germana do not take “j” because each refers to only one language, while malfacilaj refers to all those mentioned.