LESSON 4.
mi, I.
ci, thou.
li, he.
ŝi, she.
ĝi, it
ni, we.
vi, you.
ili, they.
si, (see Lesson 7).
oni, one, they, people.

(The above words are called Pronouns because they are used instead of repeating the noun).

By adding a the pronouns are made to denote a quality, in this case possession, as mia libro, my book; via pomo, your apple; ilia infano, their child.

mia, my, mine.
cia, thy, thine.
lia, his.
ŝia, her, hers.
ĝia, its.
nia, our, ours.
via, your, yours,
ilia, their, theirs.
sia (see Lesson 7),

When the name to which these “pronoun-adjectives” belong is plural they must of course take j, as miaj libroj, my books; viaj pomoj, your apples; iliaj infanoj, their children.

In speaking of relations and parts of the body la is often used instead of mia, lia, etc., as La filo staras apud la patro, The son stands by the (his) father.

For “mine,” “ours,” etc., mia, nia, etc., may be used either with or without la, as La libro estas mia, or La libro estas la mia, The book is mine.

Oni is used for one, they, people, when these words are indefinite in meaning, as in the sentences:—Here one can speak fearlessly, Tie ĉi oni povas maltime paroli, They say that he is rich, Oni diras, ke li estas riĉa, People often eat too quickly, Oni ofte manĝas tro rapide.

Vocabulary.
avo, grandfather.
amiko, friend.
ĝardeno, garden
knabino, girl.
ruso, Russian.
sinjoro, gentleman, Mr., Sir.
vero, truth.
venas, comes.
iras, goes.
legas, reads.
skribas, writes.
ploras, cry, cries.
volas, wills, wishes.
diras, says.
sidas, sits.
venkas, conquers.
manĝi, to eat.
ĝentila, polite.
silente, silently.
kiu, who, which (that).
ĉiu, each one, every.
ĉiuj, all, all the.
la plej, the most.
tiel, as, so.
kiel, as.
nun, now.
ankaŭ, also.
ĉiam, always.
el, out of.
ĉar, because, for.

Mi legas. Vi skribas. Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. Ni estas homoj. Vi estas infanoj. Ili estas rusoj. Kie estas la knaboj? Ili estas en la ĝardeno, Kie estas la knabinoj? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. Kie estas la tranĉiloj? Ili kuŝas sur la tablo. La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. Sinjoro, vi estas neĝentila. Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. Oni diras; ke la vero ĉiam venkas. La domo apartenas al li. Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. Mi estas tiel forta, kiel vi. Nun mi legas, vi legas, kaj li legas, ni ĉiuj legas. Vi skribas, kaj la infanoj skribas, ili (vi) ĉiuj sidas silente kaj skribas.

Mia hundo, vi estas tre fidela. Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. El ĉiuj miaj infanoj, Ernesto estas la plej juna. Lia patro kaj liaj fratoj estas en la ĝardeno. ŝia onklo estas en la domo. Kie estas viaj libroj? Niaj libroj kuŝas sur la tablo; iliaj krajonoj kaj ilia papero ankaŭ kuŝas sur la tablo.

Kiu estas en la ĉambro? Kiuj estas en la ĉambro? La sinjoro, kiu legas, estas mia amiko. La sinjoro, al kiu vi skribas, estas tajloro. Kio kuŝas sur la tablo?