These three suffixes are used to form adjectives.
-ebl- means possible to be what the word to which it is added signifies, as Vidi, to see; videbla, able to be seen; Aŭdi, to hear; aŭdebla, able to be heard, audible; Movi, to move; movebla, movable; Ebla, possible; eble, possibly.
-ind- means worthy of what the word denotes, as Honoro, honour; honorinda, honourable, worthy of honour; Honti, to be ashamed; hontinda, shameful; Indo, worth; inda, worthy of.
-em- means having an inclination towards or propensity for, or being disposed towards something as Forgesi, to forget; forgesema, forgetful; Servi to serve; servema, willing to serve, obliging. Ema fond of.
The difference between the three suffixes is shown by the following words:—
Kredebla, possible of belief; kredinda, worthy of belief; kredema, having a tendency to believe readily, credulous.
Legebla, able to be read; leginda, worthy of being read; legema, fond of reading, inclined to read.
ŝtalo, steel. spirito, spirit, bagatelo, trifle. fleks-, bend. laŭd-, praise. renvers-, turn over. |
memor-, remember. ekscit-, excite. venĝ-, revenge. kredeble, probably. kompreneble, of course. |
Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. Vitro estas rompebla kaj travidebla. Via parolo estas tute nekomprenebla, kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. La mallumo estas netrapenetrebla. Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. Eble mi povos helpi al vi. Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. Li faris sian eblon.
Li estas homo ne kredinda. Via ago estas tre laŭdinda. Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. Ĝi estas vesto de granda indo. Ĝi ne estas inda je danko. La ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro.
Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema, kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo, tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron, kaj li tute ne estas venĝema. Li estas tre kredema, eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. Li estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn.