LESSON 36.
Per. Kun. Sen.

Per and kun represent different uses of our word “with,” so care must be taken to use the correct word.

Per signifies by means of; it denotes the instrument by means of which something is done, as Per hakilo ni hakas, By means of an axe we chop.

Kun means in company with, accompanying. Li iros kun mi, He will go with me.

Sen means without as Teo sen sukero, Tea without sugar. It is used as a prefix to denote absence of something, as sen-utila, without use, useless (compare with mal, which denotes the exact opposite; malutila means harmful, noxious).

Vocabulary.
envio, envy.
ŝaŭmo, foam, froth.
fiŝo, fish.
vosto, tail.
pentraĵo, painting.
reĝido, prince (king’s son).
princo, prince.
ondo, wave.
membro, member.
tataro, Tartar.
folio, leaf.
fadeno, thread.
lud-, play.
pentr-, paint.
flar-, smell (something).
pel-, drive.
kovr-, cover.
ĉes-, cease.
mov-, move (something).
kune, together.

Mi manĝas per la buŝo, kaj flaras per la nazo. Ŝi surpaŝis per piedo sur la serpenton. Ĝi enkovris la belegan lilion per blanka ŝaŭmo. La korpo finiĝis per fiŝa vosto. Ĉiuj muroj estas ornamitaj per grandaj pentraĵoj. Per tie ĉi, kaj ne per alia vojo, la ŝtelisto forkuris. Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? Per tia maniero. Per unu vorto. La stelo Venus ekbrulis per envio.

Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn! La plej bela el ili estis la juna reĝido kun la grandaj nigraj okuloj. Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo. Kun plezuro. Kun ĉiu jaro la nombro de la membroj rapide kreskis.

La tataro restis sen bona ĉevalo kaj sen manĝo. Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj. Ili teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj. Li senvorte obeis. La folioj sin movis (or moviĝis) senĉese. Li kreis sennombrajn birdojn.