LESSON 22.
Suffix -il-.

The suffix -il- denotes the instrument by means of which something is done, as razi, to shave, razilo, a razor; rigli, to bolt, riglilo, a bolt; butero, butter, buterilo, a churn; kuraci, to treat (as a doctor), kuracilo, a medicine.

Vocabulary.
viando, meat, flesh.
poŝo, pocket.
korko, cork (substance).
arĝento, silver.
telero, plate.
sano, health.
butero, butter.
hak-, chop, hew.
seg-, saw.
fos-, dig.
kudr-, sew.
tond-, clip, shear.
komb-, comb.
ŝtop-, stop up.
ŝlos-, lock.
glit-, glide, slide.
direkt-, direct, steer.
difekt-, damage.
montr-, show.
pes-, weigh something.
tir-, draw, pull.
vetur-, drive (in a vehicle).
frosta, frosty.
magneta, magnetic.

Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon, kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro per glitveturilo. Hodiaŭ estas bela frosta vetero; tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. La direktilisto de “Pinta” difektis la direktilon. La magneta montrilo. La unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango. Li metis ĝin sur la teleron de pesilo.