LESSON 8.

The Cardinal Numbers are:—

unu, 1
du, 2
tri, 3
kvar, 4
kvin, 5
ses, 6
sep, 7
ok, 8
naŭ, 9
dek, 10
cent, 100
mil, 1,000

The numbers above 10 are written and read exactly as they are set down in figures:—11, dek unu; 12, dek du; 13, dek tri; 19, dek naŭ. The “tens” are written as one word, 20, dudek; 30, tridek; 90, naŭdek; 23, dudek tri; 47, kvardek sep; 85, okdek kvin; 136, cent tridek ses; 208, ducent (as one word) ok; 359, tricent kvindek naŭ; 1,001, mil unu; 2,877, dumil okcent sepdek sep; 1907, mil naŭcent sep.

Notice that there is a separate word for each figure except 0, nulo.

Vocabulary.
buŝo, mouth.
orelo, ear.
fingro, finger.
horo, hour.
minuto, minute.
sekundo, second.
monato, month.
semajno, week.
dato, date (of month, etc.).
pov-, can, be able.
promen-, take a walk.
konsist-, consist.
elekt-, choose, elect.
forges-, forget.
kre-, create.
estu, should be.
facile, easily.
sankta, holy.
unuj, some.
alia, other.
ĉio, everything, all.
multe, much, many.
per, by means of, through, with.
nur, only.
malbona, bad.
Kristnaska Tago, Christmas Day.
Januaro, January.
Februaro, February.
Marto, March.
Aprilo, April.
Majo, May.
Junio, June.
Julio, July.
Aŭgusto, August.
Septembro, September.
Oktobro, October.
Novembro, November.
Decembro, December.

Du homoj povas pli multe fari, ol unu. Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. Li promenas kun tri hundoj. Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj malbonaj. Kvin kaj sep faras dek du. Dek kaj dek faras dudek. Kvar kaj dek ok faras dudek du. Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. Mil okcent naŭdek tri. Li havas dek unu infanojn. Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.

8a.

The Ordinal Numbers, first, second, etc., are formed by adding a to the Cardinal Numbers, as unua, first; dua, second; tria, third; kvara, fourth; deka, tenth; centa, hundredth; mila, thousandth. The compound numbers are joined together by hyphens, and a is added to the last, as dek-unua, eleventh; la tridek-naŭa paĝo, the thirty-ninth page; la cent-kvardek-kvina psalmo, the 145th psalm. Being adjectives, the Ordinal Numbers take the plural j and accusative n when necessary.

The Ordinals are used to tell the hour, as Estas la trio, horo, It is 3 o’clock. The Cardinal Numbers are used for the minutes, as “A quarter past three” is “La tria horo kaj dek-kvin”; “Ten minutes to five,” “La kvara horo kaj kvindek.”

Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, kaj Decembro estas la dek-dua. La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. Kion Dio kreis en la sesa tago? Kiun daton ni havas hodiaŭ? Hodiaŭ estas la dudek-sepa (tago) de Marto. Kristnaska Tago estas la dudek-kvina (tago) de Decembro, Novjara Tago estas la unua de Januaro. Oni ne forgesas facile sian unuan amon.