LESSON 23.
Suffixes -an-, -estr-.

The suffix -an- signifies a member, an inhabitant of a country, town, etc., or a member of a party, society, religion, etc. Eŭropano, a European; Londonano, a Londoner; urbo, a town or city, urbano, a citizen; klubo, a club, klubano, a member of a club. Ano, a member.

-estr- denotes the head of a State, town, society, etc. Regno, a State, regnestro, a ruler of a State; urbestro, the head of a town, a mayor; lernejo, a school, lernejestro, the principal or head master of a school; imperio, an empire, imperiestro, an emperor.

Vocabulary.
Parizo, Paris.
regno, State.
imperio, empire.
polico, police.
Kristo, Christ.
Lutero, Luther.
Kalvino, Calvin.
germano, German.
franco, Frenchman.
Rusujo, Russia.
provinco, province.
religio, religion.
regimento, regiment.
lokomotivo, engine.
loĝio, box (opera),
   lodge (freemason, etc.).
vilaĝo, village.
obe-, obey.
konfes-, confess, avow,
   acknowledge, profess
   (a religion, etc.).
enir-, enter.
ruza, sharp (cunning).
sufiĉa, sufficient.
ordinara, ordinary.
naiva, simple.
saĝa, wise.
severa, strict, severe.
justa, just, righteous.
egala, equal.
fiera, proud.
energia, energetic.

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. La Parizanoj estas gajaj homoj. Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. Li estas nelerta kaj naiva provincano. La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. Tiuj, kiuj havas la samajn ideojn, estas samideanoj.

La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. Nia provincestro estas severa, sed justa. Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. Ili estas egale fieraj, kiel domestrino pri sia domo. Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola. La imperiestro, akompanata de la imperiestrino, ĵus eniris en sian loĝion.