LESSON 38.
Pri. Laŭ.

Pri means concerning, in regard to, about, as Ni parolis pri nia amiko, We spoke about or concerning our friend.

Pripensi, to think about, to consider. Priparoli, to speak about. Priskribi, to describe.

Laŭ means according to, in accordance with, as Laŭ mia opinio, According to (or, in) my opinion.

Laŭlonge, lengthways.

Vocabulary.
konko, shell
komando, command.
eksteraĵo, exterior.
portreto, portrait.
boneco, goodness.
fojo, time.
afero, affair, matter.
honesteco, honesty.
konvena, suitable, proper, respectable.
sonĝ-, dream.
ŝajn-, seem, appear.

Ŝi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia. Nun la virino havas ĉion, ŝi pri nenio povas peti. Pri tio ĉi ne pensu. Tion oni vere ne povas diri pri vi. Estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volis scii. Li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi. Ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon.

Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. Li ekiris laŭ tiu ĉi rivero. Ili havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo. Ŝi povis laŭ sia plaĉo fosi kaj planti. La konkoj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homo. Laŭ la komando “tri” vi ekpafos sur la arbon. La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco.