LESSON 2.

Every “describing” word, that is, every word which tells the kind or quality of a person or thing, ends in “a,” as granda, large; ruĝa, red.

(A describing word is called an ADJECTIVE).

Vocabulary.
bela, beautiful.
blanka, white.
blua, blue.
bona, good.
fidela, faithful.
forta, strong.
freŝa, fresh.
juna, young.
matura, mature, ripe.
nova, new.
nutra, nutritious.
pura, pure, clean.
riĉa, rich.
sana, well (healthy).
ĉielo, sky, heaven.
festo, holiday.
fraŭlino, maiden lady, Miss
homo, man (human being).
hundo, dog.
infano, child.
Johano, John.
kajero, exercise book.
lakto, milk.
mano, hand.
neĝo, snow.
pano, bread.
papero, paper.
tablo, table.
vino, wine.
onklo, uncle.
pli, more.
ol, than.
sed, but.
tre, very.

La patro estas sana. Infano ne estas matura homo. La ĉielo estas blua. Leono estas forta. La patro estas bona. La mano de Johano estas pura. Papero estas blanka. Blanka papero kuŝas sur la tablo. Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. Sur la ĉielo staras la bela suno. La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. Lakto estas pli nutra, ol vino. La pano estas freŝa. La onklo estas pli riĉa, ol la frato. Jen kuŝas ruĝa rozo. La hundo estas tre fidela. La libro estas nova.