LESSON 32.
Tra. Trans. Preter.

Tra means through, as Tra la truo, Through the hole. Tra la mondo, Through the world.

Trans means at the other side, across, as Li loĝas trans la rivero, He lives on the other side of the river. With the accusative it means to the other side, as Li naĝis trans la riveron, He swam to the other side of (across) the river.

Preter means past, by, or beyond; it conveys the idea of coming up from behind and passing on in front, as Mi pasis preter via frato, or Mi preterpasis vian fraton, I passed your brother. The difference between tra, trans, and preter is clearly shown by the sentence Trapasinte la arbaron, li preterpasis la preĝejon kaj tiam transpasis la riveron per la ponto, Having passed through the wood, he passed by the church, and then passed over the river by the bridge.

Vocabulary.
kameno, hearth, fireside.
poto, pot.
kaldrono, cauldron, kettle.
vaporo, steam, vapour.
hirundo, swallow.
tunelo, tunnel.
oceano, ocean.
momento, moment.
abato, abbot.
penetr-, penetrate.
bol-, boil (as water boils).
turn-, turn (a thing or oneself).
larĝa, wide, broad.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. Ŝi rigardis supren tra la mallume-blua akvo. Tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero. La sonado de la sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi. Ili traglitas inter la branĉoj. Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas (or troviĝas) bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas (or troviĝas) apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis (or troviĝis) aliaj hirundoj. Ili povas flugi sur ŝipoj trans la maron. “Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preter.” Estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon. Ĉio transturniĝis la fundo supren.

Ni pasis preter la stacio. En tiu ĉi momento preteriras la abato. Preterirante, mi demandis lin, ĉu jam estas la dekdua horo. La muelilo ne povas mueli per akvo preterfluinta.