LESSON 34.
Dum. Ĝis. Ĉirkaŭ.

Dum means during, as Dum mia tuta vivo, During my whole life. It is not much used as a preposition, that is, before a noun, en la daŭro de being better, as En la daŭro de mia tuta vivo, In (the duration of) my whole life; or the preposition is omitted altogether, as La tutan tagon mi laboradis, I used to work all day long. Dum, meaning while, whilst, is often used at the beginning of a sentence. Dume means meanwhile, or, in the meantime.

Ĝis means till, until, up to, as far as. Atendu ĝis Sabato, Wait until Saturday. Iru ĝis la rivero, Go as far as the river.

Ĉirkaŭ means about or around, somewhere near (more or less). Ili ludis ĉirkaŭ la arbo, They played around the tree. Ĉirkaŭ Majo ni foriros, About May we shall go away.

Vocabulary.
koncerto, concert.
flanko, side.
sorto, fate.
radio, ray.
kupolo, cupola, dome.
rublo, rouble.
etaĝo, story (of building).
doloro, pain, ache.
vitro, glass (material).
globo, globe.
kolekt-, collect.
prepar-, prepare.
pes-, weigh (something).
ekzist-, exist.
pere-, perish.
proksime, near to.

Dum la tuta tago (aŭ, la tutan tagon) li restis sola. Dum (aŭ, en la daŭro de) kelkaj monatoj, ŝi ne eliradis el sia ĉambro. Li dormis dum la tuta koncerto (aŭ, la tutan koncerton). Dum daŭris la preparoj, li estis gasto ĉe la reĝo. Dum li veturas sur la vojo al Grenada, en Santa Fé estas decidata lia sorto.

Ili laboradis ĝis profunda nokto. La telero de la pesilo malleviĝis ĝis la tero. Ĝiaj radioj sin levadis ĝis la kupolo. Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. Li laboradis de frua mateno ĝis malfrua nokto. Li batalos ĝis la fino mem. Ni levadis nin ĉiam pli kaj pli alte ĝis la kvara etaĝo. Ĝi ekzistos ĝis la mondo pereos.

La reĝo venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading. Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. Estos sufiĉe ĉirkaŭ dek metroj. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra globo. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe. Ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio. Li rigardis ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj.