LESSON 29.
En.

En means in, inside; when n is added to the noun which it precedes, it means into, as Kie vi estas? Mi estas en la domo. Kien vi iras? Mi iras en la ĝardenon. Where are you? I am in the house. Where are you going? I am going into the garden. Malamiko venis en nian landon, An enemy came into our country.

Vocabulary.
Hispanujo, Spain.
humoro, humour, temper.
paco, peace.
pinglo, pin.
nasko-tago, birthday.
faruno, flour.
parto, part.
muel-, grind.
turn-, turn.
divid-, divide.
do, then.
ĝuste, exactly, just.
kvazaŭ, as if.

La birdo flugas en la ĉambro ( = ĝi estas en la ĉambro, kaj flugas en ĝi). La birdo flugas en la ĉambron ( = ĝi estas ekster la ĉambro, kaj flugas nun en ĝin). Mi vojaĝas en Hispanujo. Mi vojaĝas en Hispanujon. Kion do fari en tia okazo? Mi estas en bona humoro. Li murmuretis al la reĝino en la orelon. En sekvo de tiu ĉi okazo. Mi preferus resti en paco tie ĉi. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro. Li ekrigardis en la okulojn de la infano. Li estis bela granda viro en la aĝo de kvardek jaroj. En la daŭro de mia tuta vivo. En la fino de la jaro. Mano en mano. Enirinte en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj. La greno mueliĝas en farunon. Aleksandro turniĝis en polvon. Li dividis la pomon en du partojn.