LESSON 31.
Sur. Super. Sub.

Sur means on, upon (touching). Li sidas sur la kanapo, He is sitting on the sofa. Followed by the accusative (with n) it means on to, as Sidiĝu sur la kanapon, Sit down on the sofa. Influi sur la karakteron, To have influence on the character.

Super means over, above (not touching). Super la maro flugis la nuboj, Over the sea floated the clouds. Followed by the accusative it shows motion over and above a thing, as Li ĵetis ŝtonon super la muron, He threw a stone over the wall.

Sub means under, underneath. La hundo kuŝis sub la tablo, The dog lay under the table. With the accusative sub shows motion to and beneath, as La hundo kuris sub la tablon, The dog ran under the table.

Vocabulary.
aero, air.
sono, sound.
benko, bench.
kato, cat.
lito, bed.
frukto, fruit.
genuo, knee.
muso, mouse.
muziko, music.
ponto, bridge.
sofo, sofa.
supraĵo, surface.
ŝultro, shoulder.
ferdeko, deck.
balanc-, swing (something).
frap-, strike, slap.
influ-, have influence on.
prem-, press.
naĝ-, swim.
forestanta, absent.
nobla, noble (quality).
alta, high.

Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. Li revenis kun kato sur la brako. Mi metis la manon sur la tablon. Li falis sur la genuojn. Ne iru sur la ponton. Li ĵetis sin malespere sur seĝon. Li frapis lin sur la ŝultron, kaj premis lin malsupren sur la sofon. Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto. La fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn, kiuj sia okupas je ĝi.

Super la tero sin trovas aero. Liaj pensoj alte leviĝis super la nubojn. Ŝi ricevis la permeson sin levi super la supraĵon de la maro. Ili povis sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn. Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. Ŝi sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren.

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. Ŝi ofte devis naĝi sub la akvon. Sub la sonoj de muziko ili dancis sur la ferdeko. Ekfloris sub ŝia rigardo la blankaj lilioj. Ŝi subiĝis sub la akvon. Ŝi suprennaĝis ĉe la subiro de la suno.