LESSON 42.
Suffixes -ej-, -uj-, -ing-.

The suffix -ej- denotes a place specially used for a certain purpose, as Tombo, a tomb; tombejo, a cemetery. Ĉevalo, a horse; ĉevalejo, a stable. Mallibera, captive malliberejo, a prison.

-uj- denotes that which contains or produces, or bears (as countries, fruit-trees, receptacles, etc.), as Anglo, an Englishman: Anglujo, England. Hispano, a Spaniard; Hispanujo Spain (lando is also used, as Skotlando). Pomo, an apple; pomujo, an apple tree (arbo is also used, as pomarbo). Abelo, a bee; abelujo, a beehive. Sukerujo, a sugar-basin; Ujo, a receptacle.

-ing- signifies a holder, case, or sheath for one thing, as Fingro, a finger; fingringo, a thimble. Piedo, a foot; piedingo, a stirrup. Glavo, a sword; glavingo, a sword-sheath. Ingo, a sheath.

Vocabulary.
skatolo, box.
hufo, hoof.
pantalono, trousers.
cigaro, cigar.
tubo, tube.
monaĥo, monk.
magazeno, magazine, warehouse.
objekto, object, thing.
glavo, sword,
konsil-, counsel, advise.
ŝvit-, sweat, perspire.
sorb-, absorb.
ban-, bathe (oneself or another).

La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. La kuiristo sidas en la kuirejo. La kuracisto konsilas al mi iri en ŝvitbanejon. La ĉevalo metis unu hufon sur serpentejon. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj. Li venis en sian loĝejon. Li haltis apud la pordego de la monaĥejo.

La rusoj loĝas en Rusujo, kaj la germanoj en Germanujo. Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono, kaj inksorbilo. En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. Metu sur la tablon la sukerujon, la teujon, kaj la tekruĉon.

Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. Skatoleto, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribadi, estas plumingo. En la kandelingo sidis brulanta kandelo.