LESSON 35.
De. Da.

De means of, from, or by; it denotes (i.) possession, as La ĉapelo de la patro, The father’s hat; (ii.), the agent of an action, as La letero estis skribata de Johano, The letter was written by John; (iii.), cause, Li mortis de febro, He died of fever; (iv.), starting point, from, since, as De tiu tempo neniu lin vidis, (Starting) from (since) that time nobody has seen him; Li venis de Parizo, He came from Paris.

Da means of; it is used after words signifying quantity, when the noun following has a general, not a particular sense, as Dekduo da kuleroj, A dozen spoons; Funto da teo, A pound of tea; Peco da pano, A piece of bread; but if some particular tea, bread, etc., is specified, de must be used, as Funto de la teo, A pound of the tea; Peco de la pano, A piece of the bread. La cannot be used after da.

Vocabulary.
placo, place, square.
velo, sail.
drapo, cloth.
ovo, egg.
kilometro, kilometre.
bordo, shore.
amaso, crowd.
aŭtuno, autumn.
turo, tower.
ĉevalo, horse.
peco, piece.
sumo, sum.
inko, ink.
najbaro, neighbour.
mezuro, measure,
sufer-, suffer.
signif-, mean, signify.
nigra, black.
plena, full.

La lumo de la luno. En la mezo de la placo staris domo. Li povis havi la aĝon de dekses jaroj. La tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga, ol de nia. Ili sin levis de apud la tablo. Mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos. La ŝipanoj demetis la velojn. Li deiris de la ĉevalo.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. Alportu al mi metron da nigra drapo. (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). Mi aĉetis dekon da ovoj. Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.

Ĝi estas bela peco da ŝtofo. Sur la teleron li metis milojn da pecoj da arĝento. La lumoj brilas kiel centoj da steloj. Knabo aĉetis boteleton da inko. Ili konstruas turetojn enhavantajn multe da ĉambretoj. Li donis al ili grandan sumon da mono.